this post was submitted on 15 Nov 2025
3 points (100.0% liked)

Esperanto

769 readers
1 users here now

Bonvenon!

Por la uzado de nia kara lingvo.

founded 4 years ago
MODERATORS
 

Vikimedio EO estas organizo, kiu helpas al volontulaj kontribuantoj verki Esperantajn Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn. Ni precipe organizas konkurson, prelegojn, trejnadon, kaj ankaŭ organizas grandajn projektojn subtenitaj see Erasmus+.

Por pli bone disdividi nian laboron, labori pli efike kaj esti pli daŭropova no serĉas novajn funkciulojn. La bazo estas novaj Estraranoj, kaj aldone ankaŭ Kasiston, Ĝeneralan Sekretarion kaj (rezervan) Membron de Revizia Komisiono.

Kiel funkciulo vi havos altan influon al nia laborado, do vi povos pli efike fari bonon por kaj per Esperantaj Vikimediaj projektoj. Samtempe, se vi estas Eŭropano vi havos prioritatan lokon en niaj subvenciataj projektoj de Erasmus+, inklude por via plia edukado.

Se vi forte entuziasmas pri Vikimedio kaj havas rilatajn spertojn pri organiza laboro (vidu ligilon sube) kandidatiĝu nun. Se vi volas plispertiĝi por bone servi, kontaktu min kaj ni interkonsentos 👇

https://esperanto.wiki/2025/kandidatigu-al-la-estraro-revizia-komisiono-au-kiel-kasisto-au-sekretario-ekde-2025

no comments (yet)
sorted by: hot top controversial new old
there doesn't seem to be anything here